Radikala tenero podkast

Pri la protestoj en Francio

0:00
35:55
Do tyłu o 15 sekund
Do przodu o 15 sekund

“Iliaj studkondiĉoj estas niaj laborkondiĉoj.” — kolego de Claire dum kunsido

Saluton karaj aŭskultantoj kaj rebonvenon al la kvara serio de Radikala Tenero!

Ni revenas kun tre aktuala temo: Claire instruas en universitato en Francio - aŭ momente ŝi ne vere multe povas. La studentoj protestas kaj blokas la universitatojn. Claire rakontas en Radikala Tenero kion ŝi opinias pri la protestoj, pri kio ili entute temas, kaj kiel la bildoj transportitaj en la medioj diferencas al tio kion ŝi mem spertas. Vi ankaŭ aŭdos, kiel la protestoj ŝanĝas ŝian ĉiutagecon, ŝiajn emociojn kaj kio donas al ŝi esperon por la estonteco.

Multaj Esperantistoj estas instruistoj en la franca eduksistemo, do ni kuraĝigas vin ekhavi viajn informojn ankaŭ de personaj babiladoj, ne nur de la naciaj medioj, kiuj ofte volas timigi la spektantojn/aŭskultantojn kaj raportas pri perforto anstataŭ la kerno de la problemoj.

Se vi deziras aŭskulti la epizodon el nia unua sezono por pli bone ekkoni Claire persone, vi trovas ĝin ĉi tie:

Nian aŭskultan grupeton en Telegramo vi trovas ĉi tie: https://t.me/radikalatenero



This is a public episode. If you would like to discuss this with other subscribers or get access to bonus episodes, visit radikalatenero.substack.com

Więcej odcinków z kanału "Radikala tenero"